MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”
Tutmonde
20.06.2020 – 20.09.2020

En la mondon venis nova evento: la Monda Festivalo de Esperanto MondaFest’ 2020 estas respondo de la Esperanto-komunumo al la zorgiga kaj pensiga momento travivata de la socio: ĝi estas nia komuna mesaĝo de kuraĝo kaj espero al la tuta homaro kaj havas kiel ĉefan temon “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”.

Mesaĝo de kuraĝo kaj espero

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) estas realigo de Universala Esperanto-Asocio kune kun E@I kaj Vinilkosmo, oficiale subvenciata de ESF. Ĝi okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, kaj en ĝia kadro okazos la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020.

La bezono nuligi la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu estus la plej grava Esperanto-evento de la jaro, planita por okazi en Montrealo, surprizis kaj ŝokis preskaŭ ĉiujn esperantistojn. MondaFest’ 2020 kaj la VK estas nia aktiva maniero kontraŭagi ĉian ajn senesperigan ombron de la pandemio, per ampleksa invito al la monda E-komunumo konstrui ion novan kune. Tiu invito celas ĉiujn esperantistojn, inkluzive tiujn, kiuj neniam havis la okazon partopreni UK-on. Tiu okazo estu la grundo, de kiu ni kolektive ĝermigos nian bezonatan mesaĝon de kuraĝo kaj espero al la mondo. Ĝi esperinde fariĝos parto de nia praktiko ankaŭ por la post-pandemia epoko. Tiam, ni, esperantistoj, kiuj kuraĝis kaj esperis, povos kunĝui la 106-an UK en Belfasto, 2021, kaj la 107-an UK en Montrealo, 2022, rikoltinte la fruktojn de la Monda Festivalo de Esperanto.

Ĉiu evento kadre de MondaFest’ 2020 havos siajn regulojn pri partopreno. Al kelkaj eblos publike aliri, por kelkaj aliaj necesos formale aliĝi. Kontrolu ĉe ĉiu evento la koncernajn regulojn. Vi estas bonvena donaci kaj subvencii la agadojn ĉirkaŭ la Festivalo kaj helpi konstrui novan historion, marki novan epokon.

#miestasUEA: hejmo de esperantistoj

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita la 28-an de aprilo 1908. En 2020 UEA fariĝis 112-jaraĝa kaj honore memoras ankaŭ la 100-jariĝon de la forpaso de ĝia fondinto, la svisa junulo Hector Hodler (1887-1920). Hodler naskiĝis en la sama jaro, kiam publikiĝis la unua libro en Esperanto, la 1-an de oktobro 1887. En 1903, 16-jaraĝa, li lernis la interacian lingvon kaj en 1908 li helpis fondis UEA. La 31-an de marto 1920, li frue forpasis 32-jarĝa, precize 28 tagojn antaŭ la 12-jariĝo de la Asocio. Hodler heredigis al UEA la revuon Esperanto, sian Esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe havas lian nomon, kaj testamentis al la Asocio gravan parton de sia havaĵo, pro kio li estas konsiderata ankaŭ la unua protektanto de UEA.

2020 omaĝe al Hector Hodler – 100-jariĝo de lia morto

Sed ne nur tion: Hodler ankaŭ heredigis al UEA la spiriton de siaj ideoj. Li sendube estas inter la plej gravaj laborintoj por nia afero. De la junulara agado ĝis bestoprotektado kaj la pacproblemo, de la nasko de pluraj iniciatoj ĝis la vasta kunordigo de la movado, sennombraj estis la kontribuoj de Hodler, kies vivo estis signifoplena por Esperanto. En sia artikolo pri Hodler por la Enciklopedio de Esperanto de 1934, László Halka skribis: “Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj”. Halka ankaŭ diras: “Hodler estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari Esperanton praktike uzebla, per tio preparante internacian tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de internacia organizo amasmovadon esperantan, malgraŭ, ke li bone sciis, ke Esperanto progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj”. Pri Hodler ankaŭ Edmond Privat skribis: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia".

Pro tio UEA deklaris la periodon inter la 31-a de marto 2020 kaj la 31-a de marto 2021 la Jaron Hodler. En monda konscio kaj unuiĝo ni kuraĝigas al ĉiuj fariĝi kaj resti membro en UEA: uea.org/alighoj/alighilo. #miestasUEA

Festivala Kuriero

Se vi volas informiĝi tuj kiam pli da informoj pri MondaFest’ 2020 disponeblos, bonvolu havigi al ni vian retpoŝtadreson!

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

La Festivala Temo estas grava akso por la programo de MondaFest’ 2020. En tiu ĉi jaro la mondo festos la 75-jariĝon de Unuiĝintaj Nacioj kaj ni festos tiun jubileon en nia Festivalo! Kial tio gravas? La fondiĝo de UN okazis en momento de optimismo kaj rezoluto tuj post la Dua Mondmilito. Tiam, laŭ la vortoj de la Ĉarto de UN:

“Ni, la Popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj, rezolutaj: – savi estontajn generaciojn de la plago de la milito… – rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj… – krei kondiĉojn por la konservo de justeco… – (kaj) antaŭenigi socian progreson”, kuniĝis por fondi internacian interŝtatan organizaĵon, kiu laboru surbaze de tri fundamentaj “kolonoj”: paco, homaj rajtoj, evoluigo.

Temis pri UN, kiu pluvivas tra 75 jaroj. Kvankam ene de kelkaj jaroj la mondo denove falis en disputojn, regionajn militojn kaj politikajn malakordojn, dum la pasintaj 75 jaroj ne okazis milito je monda skalo, kaj oni faris konkretan progreson sur pluraj terenoj — eĉ se, dume, la objektivaj defioj al la homaro fariĝis ankoraŭ pli grandaj.

Je tiu ĉi 75-jara jubileo UN esperas krei mondan dialogon pri sia estonteco — dialogon kiu engaĝos ne nur la registarojn, sed ankaŭ la ordinarajn homojn. Estas grave, ke ankaŭ ni, esperantistoj, partoprenu la dialogon. Dum la Festivalo, tra pluraj okazoj, ni ellaboros komunan rezolucion, kiu klarigos al UN, kiel ni povas kunlabori por atingi niajn komunajn celojn kaj kiun rolon Esperanto povos ludi en tiu laboro. La rezolucio helpos nin plani nian propran estontecon kiel UEA kaj kiel Esperanto-movado. Venu partopreni en diskutoj pri la temo en la diversaj okazoj de MondaFest’ 2020!

Esperanto?!

Mi volas lerni | I want to learn | Je veux apprendre | Quiero aprender | 我想學習 | اريد ان اتعلم | Я хочу учиться

Kiu organizas?

MondaFest’ 2020 kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Gvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., la Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, Orlando Raola, la Estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, Amri Wandel, kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de la eldonejo Vinilkosmo.