MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Plej oftaj demandoj

D: Ĉu la Monda Festivalo estas virtuala Universala Kongreso?

R: La ideo de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) iasence naskiĝis de la bezono kompensi la nuligon de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, sed ĝi mem ne estas virtuala UK. Ĝi estas io nova, komuna tereno por la tuta Esperanto-komunumo, per kiu ni povos laŭ sama tegmento montri nian sintenon de kuraĝo kaj espero antaŭ ĉi-nuna epoko. Ĝi alprenas kelkajn elementojn de la UK, sed proponas multe da novaj okazoj kaj malfermas spacon por kontribuoj ekster la kadro de UEA.

D: Ĉu la Virtuala Kongreso estas virtuala Universala Kongreso?

R: La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas evento, kiu okazas kadre de MondaFest’ 2020, en la sama periodo, kiam okazus la 105-a UK. Tiusence ĝi estas omaĝo al la UK kaj alprenos la esencajn programerojn de la UK laŭ virtuala adapto aŭ en tute nova vesto. Ĝi estas organizata de UEA.

D: Ĉu vere la Monda Festivalo daŭros tri monatojn?

R: La Festivalo estis proponita kiel tutsezona okazaĵo. Tio permesas, ke esperantistoj povu ĝui riĉan programon en malpli densa formato. Ne nepre ĉiu dato de la Festivalo proponos programerojn, kvankam la kalendaro rapide pleniĝas pro proponoj, kaj ne estos surprize, se eventuale anonciĝos neformala periodo de MondaFest’ 2020.

D: Ĉu ĉio en MondaFest’ 2020 estas organizata de UEA?

R: Ne. UEA respondecas pri kelkaj okazaĵoj kadre de MondaFest’ 2020, sed aliajn okazaĵojn organizas partneroj, kaj UEA ne respondecas pri la diversaj programoj. Tamen ĉiu okazaĵo en MondaFest’ 2020 devas respekti la statuton de UEA kaj la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj.

D: Kie estas la kalendaro de MondaFest’ 2020 kaj kiel mi vidas la programojn?

R: la programon eblas koni ĉi tie; ĉe la retejo eventaservo.org, senpaga servo de UEA kaj TEJO kaj oficiala kalendaro de la Festivalo; kaj ĉe la retejoj de la partneroj.

D: Ĉu mi povas kontribui al la programoj?

R: Jes, anoncoj pri oficialaj eventoj kadre de la Festivalo, samkiel sinproponoj kiel helpantoj bonvenas. Nia teamo laboras neprofitocele kaj grandparte volontule.

D: Kiel mi povas proponi mian eventon kiel oficialan eventon de MondaFest’ 2020?

R: Sendu mesaĝon al mondafest2020@googlegroups.com kun via propono.

D: Kion devas fari kaj kion ĝuas oficiala evento de MondaFest’ 2020?

R: Ĉiu okazaĵo devas respekti la statuton de UEA kaj la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj. La akceptitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 estas invitataj, se ankoraŭ ne estas, krei propran paĝon ĉe Eventa Servo kaj redakti la ĉeftitolon tiel ke legeblu “Oficiala Evento de MondaFest 2020” aŭ “kunlabore kun ModaFest 2020”. Ankoraŭ ĉe Eventa Servo, en la priskriba kampo la evento devas informi, ke ĝi okazas kiel oficiala evento kadre de MondaFest’ 2020: https://eventaservo.org/e/mondafest2020 (la organizanto rajtas adapti la redakton kaj elekti, kie meti la ligon al MondaFest’2020 en la priskribo). Tute nedevige, sed se eblus, la organizanto estas invitata informi ĉe oficiala retejo kaj komunikiloj, ke la evento oficiale okazas kadre de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 kaj meti ligilon al la festivala paĝo ĉe Eventa Servo aŭ ĉi tien. Niaflanke UEA proponas vastan regulan diskonigon tra fejsbuka kaj tvitera spacoj de UEA, ĉefe se la organizanto provizos la materialon, artikolo(j)n en la reta revuo Esperanto, artikolon aŭ subartikolon en la papera numero de RE, se konvena laŭdate, eventuale apartan gazetaran komunikon de UEA, laŭ instrukcio kaj prefereble laŭ materialo provizita de la organizanto, krom konstantan mencion en aliaj komunikoj rilataj al MondaFest’2020. Ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020 kaj la programo eblos trovi la oficialajn eventojn.

D: Ĉu MondaFest’ 2020 estas senpaga?

R: Ĉiu evento en MondaFest’ 2020 havas siajn regulojn. Interesiĝantoj trovu la informojn en la retejo de ĉiu unuopa evento.

D: Ĉu la Virtuala Kongreso estas senpaga?

R: Ĝi estas senpaga por individuaj membroj de UEA. Ne-membroj rajtas aliĝi kontraŭ simbola kotizo.