MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Aliĝu kaj subvenciu

Kelkaj eventoj postulas aliĝon. Ĉi tie vi trovas kiel aliĝi al pluraj el ili kaj al aliaj eventoj. Liberajn eventojn trovu ĉe la programo. Konsideru ankaŭ subvencii nian Festivalon kaj aliajn agadojn de UEA. Nia laboro estas neprofitocela kaj bezonas ĉies subtenon.

Virtuala Kongreso

Aliĝu kun antaŭeco kaj garantiu la ricevon de ĉiuj informoj necesaj al la plej bona ĝuo de la VK! De la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto.

Aliĝilo al VK

Nord-Amerika Somera Kursaro

Ĝis la 22-a de junio aliĝu al la Nord-Amerika Somera Kursaro! De la 29-a de junio ĝis la 3-a de julio kaj de la 6-a ĝis 10-a de julio.

Aliĝilo al NASK

IJK

76-a Internacia Junulara Kongreso, de la 10-a ĝis 18-a de julio.

Aliĝilo al la 76-a IJK

SES

Somera Esperanto-Studado, de la 18-a ĝis 26-a de julio.

Aliĝilo al SES

SEP

Somera Esperanto-Programado, de la 18-a ĝis 26-a de julio.

Aliĝilo al SEP

VEKI

Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI, de la 25-a ĝis la 31-a de julio.

Aliĝilo al VEKI

106-a UK

Kadre de MondaFest’ jam eblas aliĝi al la 106-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 17-a ĝis 24-a de julio 2021 en Belfasto (Nord-Irlando, Britio).

Aliĝilo al UK 2021