MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Privateco

1. Pri Universala Esperanto-Asocio

Universala Esperanto-Asocio (mallonge UEA), funkcias laŭ la nederlanda juro kaj havas ĉefsidejon en Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. UEA estas parto de la internacia Esperanto-movado. Kadre de sia agado ĝi registras kaj prilaboras personecajn datumojn de siaj membroj kaj servouzantoj.

2. Kiujn datumojn, kiuj rilatas al via personeco, registras kaj prilaboras UEA?

2.1 Ĝeneralaj personaj datumoj:

3. UEA ricevas personecajn datumojn jene:

4. Por kiuj celoj UEA uzas personecajn datumojn?

4.1 La personecajn datumojn UEA ĝenerale uzas por la jenaj ĉefaj celoj:

5. Pludono aŭ montro de datumoj al personoj interne de UEA aŭ triaj partioj:

5.1. Ofichavantoj, Landaj Asocioj, TEJO

5.2 Ĝeneralaj Datumoj

En specialaj okazoj kaj pro specialaj celoj ni povas montri aŭ transdoni datumojn al servoliverantoj (entreprenoj, hoteloj, Landaj Asocioj aŭ simile).

5.3 Aliaj retpaĝoj, paĝoj de sociaj retejoj aŭ simile

Niaj retpaĝoj, aplikaĵoj, paĝoj de sociaj retejoj aŭ novaĵleteroj povas enhavi ligilojn al aliaj retpaĝoj aŭ aliaj provizantoj. Se vi sekvas ian ligilon, vi forlasas niajn retpaĝojn, aplikaĵojn, paĝon de socia retejo, novaĵleteron. Ĉi tiu regularo rilatas nur al niaj servoj kaj ne al la servoj de aliaj. UEA ne transprenas respondecon pri la uzado de viaj datumoj fare de tiaj triaj partioj. Ĉiu uzo de la servoj de triaj partioj okazas je propra risko. Por ricevi pliajn informojn pri la uzado de la datumoj, kiuj al vi rilatas, bv. kontroli la koncernajn regularojn de la triaj partioj.

6. Sekureco kaj uzo de datumoj

6.1 UEA faras ĉiujn eblajn teknikajn kaj organizajn paŝojn por plene protekti viajn datumojn kontraŭ perdo aŭ kontraŭleĝa uzo.

6.2 UEA uzas la datumojn, kiuj rilatas al via personeco, nur tiom longe, kiom tio estas bezonata, aŭ kiom ni devas fari tion por plenumi leĝajn devojn. Se vi membriĝas en UEA aŭ se vi partoprenas en kongresoj, UEA rajtas teni datumojn ankaŭ por pli longa tempo, ekzemple pro historiaj, esploraj aŭ membrorilataj kaŭzoj (Diplomoj por longdaŭra membreco, Honoraj Membrecoj kaj simile).

7. Internacia transdono de datumoj

7.1 UEA estas internacia organizaĵo, kaj ĝi havas membrojn en pli ol 100 landoj. Ĝi povas uzi kaj transdoni datumojn, kiuj rilatas al via personeco, laŭbezone ankaŭ en landoj ekster via loĝlando, inkluzive de landoj ekster Eŭropa Unio. UEA laboras internacie kaj ĝi havas ofichavantojn, kunlaborantojn kaj servoliverantojn en plej diversaj landoj. La leĝoj de la diversaj landoj havas malsamajn nivelojn pri protektado de viaj datumoj.

7.2 La transdono kaj uzo de datumoj, kiuj rilatas al viaj personeco, al landoj ekster via loĝlando estas foje bezonata. Pere de kontraktoj UEA provos garantii, ke viaj datumoj estos plej bone protektataj.

8. Viaj rajtoj

8.1 Vi rajtas kontakti UEA, ĉe la adreso sube indikita, se vi volas uzi iun ajn rajton kiun vi havas laŭ la leĝo pri protektado de datumoj, specife la rajtojn: (a) je kontrolo de viaj datumoj, (b) je ilia korekto, (c) je ilia forigo, (ĉ) je limigo de la traktado de viaj datumoj, (d) je transdoneblo de la datumoj, (e) je protesto kontraŭ traktado.

8.2 Vi rajtas iam ajn nuligi vian konsenton, sekvante la instrukciojn rilate al la traktado pri kiu vi konsentis. Ekzemple, vi povas nuligi vian konsenton se vi uzas, en ret-mesaĝo, la ligon por malaboni, se vi modifas viajn preferojn rilate al komunikado en via konto (se p ekzistas), aŭ se vi modifas la preferojn de via poŝtelefono (por anoncoj aŭtomate senditaj).

8.3 Por nuligi konsenton je kuketoj kaj similaj teknologiaj rimedoj, bonvolu konsulti la politikon pri kuketoj ennia retejo. En difinitaj situacioj, eblas, ke UEA rajtas rifuzi aŭ limigi viajn rajtojn; se jes, ni informos vin pri tio. Tiaj esceptoj povas okazi, ekzemple, por protekti la rajtojn de aliaj homoj, aŭ pro jura devo trakti difinitajn datumojn. Kiel plia ekzemplo, la rajto je transdoneblo de datumoj ne validas, se la datumoj nek venis rekte de vi nek estas donitaj por traktado surbaze de via konsento aŭ de la plenumo de kontrakto kun vi.

8.4 Se vi volas uzi viajn rajton sufiĉas skribi al:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando
Retpoŝto: datumoprotekto@co.uea.org

8.5 Vi same povas kontakti UEA, se vi havas plendojn aŭ komentojn rilate al tiu ĉi regularo. Se vi havas nesolvitajn aferojn, vi povas ankaŭ kontakti la respondecan nederlandan instancon. Tio eblas ĉe: Autoriteit Persoonsgegevens, https://autoriteitpersoonsgegevens.nl.

9. Aktualigo de la regularo

9.1. Ĉi tiun regularon oni laste ŝanĝis je 19-11-2018. Ĝi povas esti korektata ankaŭ estonte. Informoj pri la ŝanĝoj aperos en la retejo, pri principe gravaj ŝanĝoj — estos dissendataj persone al UEA-membroj/servouzantoj per retpoŝto.