MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco

La jaro 2020 atestas ankaŭ la 75-jariĝon de la atombombado sur Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto 1945) kaj Nagasako (la 9-a de aŭgusto 1945). Tiuj datoj estas gravaj okazoj por primediti la gravecon de paco por la mondo kaj efektive agi por ĝi. Kadre de la Monda Festivalo de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio proponas al nia komunumo la virtualan ekspozicion “Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco”, inaŭgurita dum la Virtuala Kongreso de Esperanto (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto).