MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Programo

Spektu la programon de la Virtuala Kongreso de Esperanto!

La prelegoj de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta de la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020, estis publikigita en la reto. Vi povas spekti ilin ĉi tie:

La program-tabelo similas al tiu de UK. La diversaj programeroj estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple Kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), distraj (koncertoj, kantado), kulturaj (literaturo, aŭtoraj momentoj), ekskursoj, prelegoj ktp. Ĉiu programero en la tabelo estos aktivigita (fariĝos retligilo) kiam ĝi estos alŝutita al YouTube. En la listo estas videblaj ĉiuj programeroj, kiuj jam estis aktivigitaj. Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj 100 spektaĵoj de la kerna VK-programo.

Via evento en MondaFest’ 2020!

Nia festivalo estas de la tuta komunumo: se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de MondaFest’ 2020 aŭ VK, bv. kontakti la organizteamojn pere de la Estraro de UEA: estraro-2019-kaj-observantoj@googlegroups.com. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org.

Programo (konstante ĝisdatigata)