MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Pasintaj eventoj: filmetoj

Debato inter kandidatoj al prezidanteco en TEJO (Gvidas Rakoen Maertens)

Publikigita la 5-an de julio 2020

Kiu estos la vojo de TEJO en la estonteco? Kiuj estos la ĉefaj prioritatoj? La du kandidatoj por prezidanteco prezentos sian vizion pri TEJO kaj respondos al viaj demandoj.

Tiu iniciato de TEJO ankaŭ rilatas al la Festivala Temo, “UN 75-jara”, ĉar al la junularo ligiĝas granda partopreno en la estonteco de Unuiĝintaj Nacioj mem. Ne hazarde gvidos la programon la junulo Rakoen Maertens, ano de la teamo zorganta pri la Festivala Temo.

Realtempe spektu tra pluraj kanaloj:


MondaFest 2020: En Kontakto! Babilado inter aŭtoroj kaj redaktoro de la revuo Kontakto (invitito: Raoni Sousa)

Publikigita la 24-an de junio 2020

“En Kontakto!” estas oficiala programero proponita de TEJO por la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). Ĝi estas serio de vivelsendaj babiladoj kun la redaktoro de la revuo Kontakto kaj kunlaborantoj/aŭtoroj de la revuo.

La unua sesio invitas la aŭtoron Raoni Sousa paroli pri la ĉefartikolo de la nova (3/2020) numero de la revuo Kontakto. Prezentas kaj gvidas la sesion Karina Oliveira, estrarano de TEJO, kaj Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto.

Eblos realtempe spekti per la YouTube-kanalo UEAviva kaj la Facebook-paĝo de UEA la 25-an de junio, ekde 12:00 UTC:

Dato kaj horo: 25-a de junio, 12:00 UTC.
Daŭro: 1 horo.

Ekde 6 eŭroj abonu elektronike aŭ papere la revuon Kontakto ĉe la abonilo de UEA.

Vizitu:


MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro, la 20-an de junio (Programo)

Publikigita la 19-an de junio 2020

La 20-an de junio 2020, 12:00 UTC, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook kaj YouTube. La horoj aperas laŭ UTC (por kompreni, kiam ekzakte estos ĉe vi, ni rekomendas konsulti time.is/UTC; ekzemple berlina/pariza/budapeŝta tempo estas UTC+2, t.e. ke 12:00 laŭ UTC egalas al 14:00 por homoj en tempozono de Berlino/Parizo/Budapeŝto).

20-a de junio 2020 – 12:00 UTC

La programo estas planita por daŭri ĉirkaŭ du horojn. Pli pri la Festivalo oni povas legi ĉe mondafest.net kaj Eventa Servo. Pri la emblemo de MondaFest’ 2020, kiu reprezentas la spiriton de la Festivalo, eblas legi ĉe Revuo Esperanto.