MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Festivala kuriero

Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto ekzistas jam la multjara tradicio eldoni la Kongresajn Ku­rierojn. Ĉi-jare plu portas la torĉon la Festivala Kuriero. Ĝi aperas ne nur dum la semajno de la Virtuala Kongreso, kiu okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto (datoj de la Montreala UK, kiu estis pro la tutmonda pandemio transmetita al 2022), sed ankaŭ ĉiusemajne dum la tuta periodo de la Monda Festivalo (inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro). Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

La Redakcio

Abonu!

Se vi volas ricevadi la Festivalan Kurieron, bonvolu havigi al ni vian retpoŝtadreson!

Alklaku la bildojn por elŝuti la koncernajn numerojn: