Deprecated: Creation of dynamic property View::$ekko_lightbox is deprecated in /var/www/ikso/mondafest/mondafest/include/views.php on line 122
Ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako – Salono 1: memore – MondaFest’ 2020

MondaFest’ 2020

“UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”

Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco

Reen al Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco

Salono 1: memore

Estis mateno agrable serena, oni antaŭvidis ardan varmegon kun la koruso de cikadoj kiel kutime en somero.

Hiroŝimo, la 6-an de aŭgusto 1945 je 8:15

Matennebulo jam forpasis sub la intensa sunbrilo, kiu ankaŭ tiutage aŭguris tipan somertagon kun varmego.

Nagasako, la 9-an de aŭgusto 1945 je 11:02

Jen la fatalaj momentoj, kiam du atombomboj de la usona armeo, unu urania kaj alia plutonia, unuafoje uzitaj en milito, atakis la du urbojn. Ili pereigis inter 130 000 kaj 140 000 homojn en Hiroŝimo kaj inter 60 000 kaj 70 000 en Nagasako.

Tiu ĉi ekspozicio estis originale kunmetita kaj eldonita de la Eldon-Komitato por Hiroŝimo-Nagasako, Tokio, Japanio, dank’ al movado de japanaj civitanoj, kiu, kolektinte sufiĉan monon, aĉetis de la usona arkivo la fotomaterialon rilatan al la sekvoj de la bombatakoj super Hiroŝimo kaj Nagasako kaj pacience kolektis fotojn de atestantoj kaj desegnojn de pretervivintoj (hibakuŝa).

Eldon-Komitato por Hiroŝimo-Nagasako, Tokio, Japanio © 1978 Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj, neniu parto de tiu ĉi ekspozicio estu reproduktita, per ia ajn rimedo, sen eksplicite montrita konsento de la eldonisto. Tiu ĉi reprodukto okazas post kontakto kun la Eldon-Komitato, per fotoj en malalta difino. Estas eksplicite same malpermesitaj la reproduktado, kopiado aŭ reutiligo de la materialo en tiu ĉi ekspozicio sen eksplicite montrita konsento de la eldonisto.

1. NAGASAKO: Matene de la tago post la bombado: tiu ĉi kvarjara infano ĵus ricevis de la savantoj rizobulon. Nuntempe li estas patro de du infanoj. 1945.08.10 – 9h00 – 700 m for de la epicentro. Fotis JAMAHATA Jōsuke
2. Kio okazis en tiu tago antaŭ la okuloj de tiu ĉi infano? Ni deziras ke tion sciu vi kaj la infanoj kaj ĉiuj homoj en la mondo. Komitato Hiroŝimo-Nagasako
3. NAGASAKO: Iuj bildoj pri la eksplodo de plutonia bombo super urbo Nagasako, elprenitaj de filmo de la Usona Armeo, aĉetita de la Komitato Hiroŝimo-Nagasako kaj diskonigita al la publiko januare de 1980. 1945.08.09 – 11h02 – fotis Usona Armeo
4. HIROŜIMO: La flamanta urbo rigardata de la centro orienten, fotita de usona aviadilo fluganta malalte. 1945.08.06 – fotis Usona Armeo
5. NAGASAKO: Anoi de kuracobrigado iras sur la gubernia vojo tra Macujama-ĉjo (la eksploda centro). La blanka fumo leviĝas el la karbotenejo de la 2-a uzino de ŝtalejoj Micubiŝi. La eksploda centro situas ĉirkaŭ 50 m maldekstre de la arbo en la mezo. 1945.08.10 – fotis JAMAHATA Jōsuke
6. HIROŜIMO: La urba komerca centro: tra la fumkolonoj, kiuj ankoraŭ leviĝas de la ruinoj; dekstre, fon videblas la Komerca Ĉambro, simbolo de tiu ĉi detruita urbo. 1945.08.07 – 450 m sudoriente de la epicentro. Fotis: KIŜIDA Micugu
7. NAGASAKO: Proksime de la epicentro ĉiuj kadavroj restis rostitaj, aŭ en pozo de fuĝo aŭ kun la manoj kaptantaj la aeron. Ĉio bruligebla forbrulis, tegoloj estis rompitaj ial en egalaj pecoj. 1945.08.10 – 12h00 – fotis: JAMAHATA Jōsuke
8. HIROŜIMO: Policisto metas oleon sur brulvundojn. La fotisto tiel komentas “mi alproksimiĝis por foti, sed mi apenaŭ sukcesis, ĉar la okulario de mia fotilo nebuliĝis pro larmoj”. La polica deĵorejo sur la fono estis provizora kuracejo ĉe aeratako. La policano hazarde pasanta rememoris, ke provianta oleo estas konservata en proksima infanĝardeno. Tiel komenciĝis la provizora kueracado, t.e. simpla apliko de oleo al la vundoj. Post du dekoj da jaroj oni konfirmis, ke la knabino en blanka bluzo vivas ankorAŭ. 1945.08-06 – 11h00 – 2200 m de la epicentro – fotis MACUŜIGE Joŝito
9. NAGASAKO: La virino kuŝanta grave vundita ne plu havas forton mem trinki. Tiu ĉi estis la lasta akvo por la mortantino. La viro sidas senforta, mense konfuzita, atentande helpon. 1945.08.18 – 10h00 – 700 m sude de la epicentro – fotis JAMAHATA Jōsuke
10. NAGASAKO: La brulmortigito, fuĝinta el subtera ŝirmejo, probable ne povis eskapi el sia disfalinta domo. Apude, gape staradis junulino, kiu verŝajne venis por serĉi siajn familianojn. 1945.08.10 – apud la epicentro – fotis . JAMAHATA Jōsuke
11. NAGASAKO: Patrino kaj infano kun rizobulo donita de savtrupo. Ili tamen ŝajnas perdintaj eĉ apetiton. 1945.08.10 – 1,5 km. sudoriente de la epicentro -fotis JAMAHATA Jōsuke
12. HIROŜIMO: La stacio de Miĉinoo fariĝis finstacio de la detruita fervoja ĉeflinio de Nagasako. Vunditoj sendorde kuŝis ie ajn sur pajlmatoj sternitaj sub arboj antaŭ la stacidomo. Alportite per ŝarĝoĉaroj, la vunditoj ĉiam senĉese plimultiĝadis. Ĝemoj kaj ploroj interplektiĝis. Estis horore vidi, ke jen iu ekspasmas, rigidiĝas kaj jam mortas. Meze de la tiutaga kaoso iu patrino, atendanta en vico por kuracado, tute animforesta, mamnutras sian vunditan bebon. La provizora kuracado ĉi tie estis plenumata de kuracistoj kaj flegistinoj ekspeditaj de la Mararmea Hospitalo de Oomura. 1945.08.10 – 14:00 – 3000 m de la epicentro – fotis JAMAHATA Jōsuke
13. NAGASAKO: Oni apenaŭ komencis liberigi el la ruinoj la vunditojn. Savtrupo pasas antaŭ la stacidomo Urakami cele al provizora kuracejo en ŝtalejo Micubiŝi. 1945.08.10 – 8h00 – fotis JAMAHATA Jōsuke
14. NAGASAKO: La tramo renkontis la eksplodon veturante norden de la urbocentro cele al stacio Ōhaŝi. La pasaĝeroj kuŝas dise alblovitaj de la ŝtonmuro, supozeble ili estis tuj mortigitaj de la varmego pro la eksplodo de ŝvelinta fajroglobo. Ĉiuj eksponitaj haŭtopartoj kiuj aspektas nigraj estas efektive malhelruĝaj. bakitaj de la varmoradiado. 1945.08.10 – 11h00 – 230 m de la epicentro – fotis JAMAHATA Jōsuke
15. NAGASAKO: Kadavroj de patrino kaj infano sur kajo de stacidomo Urakami. La ŝvelanta kapo de la infano estas cinabre ruĝkolora (nigra en la foto) ĉe la brulvundoj kaŭzitaj de la varmoradioj. Iu kompatemulo kovris la patrinon per blanka tuko. 1945.08.10 – 8h00 – 900 m sudoriente de la epicentro – fotis JAMAHATA Jōsuke
16. NAGASAKO: Brulmortigita knabo ĉe Iŭakaŭa-maĉi. 1945.08.10 – 700 m sudoriente de la epicentro – fotis JAMAHATA Jōsuke
17. NAGASAKO: Knabino kun ĉifonaj haŭtostrioj pendantaj sur la tuta korpo ĉe la mararmea malsanulejo de Ōmura. 1945.08.10 – fotis: anonimulo
18. HIROŜIMO: “Helpante tiun knabinon grave vundita, kies sino sangas, mi trairas senespere fajromaron. La temploj ambaŭflanke de Koĵin-maĉi kaj Akebono-maĉi forbrulas”. Desegnis: MIĈZUĴI Joŝiko, tiam 19-jaraĝa
19. HIROŜIMO: Antaŭtagmeze en la sepa de aŭgusto inter la policejo kaj poŝtoficejo antaŭ la stacidomo de Hiroŝima, virino premata sub falintaj traboj krie petadas helpon. Desegnis: HURUKAŬA Ŝoiĉi, tiam 34 jaraĝa.
20. HIROŜIMO: En Kami-Janagi-ĉo, apud ponto Sakaebaŝi, tuj post la bombado. Ni perdis pro brulmorto nian unuan filon, kiu aĝis unu jaron kaj duonon. Liajn ostojn ni kolektis nur post unu semajno. Desegnis: IKEDA Zenkō kaj IKEDA Ĉieko
21. (a) HIROŜIMO: Iom post la eksplodo falas nigra pluvo; lernantinoj kaj instruistino, nudigitaj, fuĝas al la elementa lernejo Koj. Mi vidis krome: patrino blindigita kaj portanta sian bebon; knabo alvokanta sian mortantan fraton; mezlernejano, kies hararo forfalis krom sur la parto kovrita de la ĉapo kaj homoj elĉerpitaj kaj falintaj survoje. Desegnis: NAGARA Kiŝirō, tiam 40 jaraĝa. (b) HIROŜIMO: Knabineto: ŝiaj vestoj pendas en strioj kaj ŝiaj haroj elstarantaj kiel nadloj sur erinaco. Desegnis: KIMURA Sadako, tiam 45 jaraĝa. (c) NAGASAKO: Patrino portas sian filon kiu perdis kapon. Desegnis: TAKECUGU Ĉieko (d) HIROŜIMO: Mano etendita ĉielen. El la fingroj eliĝas bluaj flamoj kaj griza likvaĵo gutas el ili. Desegnis TAKAKURA Nobuko, tiam 18 jaraĝa.
22. HIROŜIMO: “Bonvolu, iu helpos ĉi tiun infanon! Iu, iu helpu tiun ĉi infanon bonvolu! Helpu bonvolu! Iu helpu!” Desegnis: TAKEUĈI Hacuĝi, tiam 28 jaraĝa.
23. HIROŜIMO: La nigraj pluvogutoj falas sur la ĝardenon Ŝuk’kejen. Trans la rivero Kondagaŭa brulas la kvartalo Ōsuga-ĉo. Desegnis: SAKIHARA Saneto, tiam 33 jaraĝa.
24. HIROŜIMO: “Mi restis por elsavi mian edzinon grave vundita kaj atingis riveron Hukuŝimagaŭa. Tie, sub la nigra pluvo, estis viro kiu tenis enmane sian dekstran okulon”. 1945.08.06 – 9h30 – desegnis NIŜIDA Kinzō, tiam 50 jaraĝa.
25. HIROŜIMO: “Kie mi povas kremacii mian mortintan infanon?” ĉe la brulvundoj sur la vizaĝo de la infano moviĝetas blankaj vermoj. Eble la virino celas kolekti la cindrojn de la filo en la ujon kiun ŝi tenas enmane. Malfacilas trovi brulmaterialon. 1945.08.07 – 8h00 – desegnis MACUMURO Kazuo, tiam 32 jaraĝa mortinta en 1977.
26. HIROŜIMO: “Sekvamatene, survoje al mia bruligita domo, mi vidas en baseno stakon da nigraj bruligitaj kadavroj. Subite miajn okulojn frapas groteskaĵo: karbigita virinkadavro kun bebo firme tenata enbrake, staras en kuranta pozo, unu ŝia piedo restis levita de la tero”. 1945-08-07 – 8h00 – desegnis JAMAGATA Jasuko, tiam 17 jaraĝa.
27. HIROŜIMO: Vunditoj amasiĝas apud la grandan kontraŭfajran akvobasenon pro soifo kaj, tuj post la trinko, ili mortas tie. En la baseno flosas kadavro de juna gravedulino. Desegnis ONO Kiaki, tiam 16 araĝa.
28. HIROŜIMO: La tramkondukisto kuŝas tere, eble mortinta post kiam li kondukis la pasaĝerojn al rifuĝejo. Malantaŭ la tramo kuŝas la biletisto surdorse, tenante la monsakon; apude, mortinta junulo sidas sur sia ĉareto. 1945.08.06 – 17h00 – desegnis: OKAZAKI Hidehiko, tiam 19 jaraĝa.
29. HIROŜIMO: Strange la haroj de la kondukistino restis rigidaj. 1945.08.07 – apud tramhaltejo Tokaiĉi-maĉi. Desegnis: ŬATAOKA Ĝunĝiro, tiam 46 jaraĝa.
30. HIROŜIMO: Laŭlonge de rivero Senda-ĉo vice kuŝas homoj vunditaj kaj elĉerpitaj. Iuj sindone helplaboras liverante rizbulojn kaj akvon. Desegnis ŬAKAI Kijoŝi, tiam 40 jaraĝa.
31. NAGASAKO: Provizora sukurejo en domo de kuracisto ĉe Namesiĝo-Hiramune, kvar kilometrojn de la epicentro. Desegnis: MACUZOE Hiroŝi, tiam 14 jaraĝa.
32. NAGASAKO: “Miaj fratinoj estas kremaciotaj, la vizaĝoj, lastfoje ŝminkitaj, estas anĝele belaj”. Desegnis: MACUZOE Hiroŝi, tiam 14 jaraĝa.
33. HIROŜIMO: Elĉiela panoramo de la kvartalo ĉirkaŭ la epicentro, apud la disbranĉiĝo de rivero Kjobaŝigaŭa. je alteco nedifinebla inter 20 kaj 580 metrojn, eksplodis la atombombo. Okt-nov. 1945 – fotis Usona Armeo
34. NAGASAKO: Elĉiela rigardo de la norda parto de la epicentro. La blanka vojo meze estas nacia aŭtoŝoseo kaj dekstre estas la ĉefa fervojlinio. La epicentro situas je ĉirkaŭ 500 m super la triangulo konsistanta el la horizontala vojo meze de la foto, rivero Urakami, kiu fluas maldekstre, kaj la nacia aŭtoŝoseo. 1945.10.15 fotis Usona Armeo
35. HIROŜIMO: La nigrigita konstruaĵo sube estas la preĝejo de la kristana komunumo; la blanka konstruaĵo videbla alte, dekstre, estas la urba fervoja stacidomo. 1945. okt – 900 m nordoriente de la epicentro – fotis Usona Armeo
36. NAGASAKO: La kuracista universitato kun la ĉefkonstruaĵo kaj la fakultato de medicino kaj farmacio. Mortis, ĉiu je sia laborloko, 892 personoj, inter kiuj studentoj, profesoroj, oficistoj, flegistinoj. 1945, nov. – 600 m de la epicentro – fotis Usona Armeo
37. HIROŜIMO: Gaskompanjo de Hiroŝimo. La trietaĝa ferbetona konstruaĵo rompiĝis pro la eksploda vento de oblikve-supren; ĉiuj fenestroklapoj estis forblovitaj antaŭ la falo de la konstruaĵo. 1945. okt – 220 m sudoriente de la epicentro – fotis HAJAŜI Ŝigeo
38. NAGASAKO: Fabriko Micubiŝi por produktado de armiloj. La ferbetona tegmento cedis sepultante plurajn laboristojn. 1945 nov – 1400 mt sude de la epicenro – Fotis Usona Armeo
39. HIROŜIMO: La malnova konstruaĵo de la granda magazeno Fukuja estis tute detruita pro la eksplodo. La rompita kamenturo montras la eksploddirekton. 1945 okt – 830 m oriente de la epicentro – fotis Usona Armeo
40. NAGASAKO: Ruinoj de uzino “UNO” en la ŝipaferjo Micubiŝi, kie mortis ĉirkaŭ 200 studentoj-laboristoj. 1945 nov. – 650 m sude de la epicentro – fotis Usona Armeo
41. HIROŜIMO: Tramo kaj aŭtomobilo antaŭ la metodista preĝejo de Nagaregaŭa en Kami-Nobori-maĉi. La tramo estis flanken delokita pro la eksplodvento. 1945 sept. – 1000 m nordoriente de la epicentro – fotis MACUMOTO Eiiĉi
42. NAGASAKO: Ankaŭ la tegmento de la dua ŝtalfabriko Micubiŝi fleksiĝis desegnante arkon, malgraŭ sia fera strukturo. 1945. okt-nov – 1000 m sude de la epicentro – fotis Usona Armeo
43. HIROŜIMO: Horloĝejo Simomura; la unua etaĝo iĝis kvazaŭ teretaĝo, kiu, siavice, estis komplete detruita. 1945 okt – fotis HAJAŜI Ŝigeo
44. NAGASAKO: Unu el la ŝtalfabrikoj Micubiŝi kliniĝinta ekde la fundamento, estas tre klara atesto pri la terura kunpremo kaŭzita de la eksplodo. 1945 okt. – 1300 m de epicentro – fotis HAJAŜI Ŝigeo
45. HIROŜIMO: Meze, fone, videblas tio kio restas de la urba Komerca Ĉambro; dekstre la sidejo de iu banko. 1945 okt-nov – 500 m sudoriente de la epicentro – fotis Usona Armeo
46. HIROŜIMO: De la orienta fino de ponto Aioi-baŝi rigarde al okcidento. La eksploda vento venis je angulo de tridek gradoj disde la vertikalo, resaltis sur la riveran surfacon kaj levis la ponton je pli ol unu metro. La elstaranta objekto estas defluilo, drentubo, kiu antaŭe estis sub la pontotrabo kaj nun ŝajnas trapiki la vojon. 1945 okt. – fotis HAJAŜI Ŝigeo
47. NAGASAKO: Tiu ĉi rezervujo entenis eble ĉirkaŭ dek mil tunojn da gaso; la fera pilastro fleksiĝis kvazaŭ ĝi estus butera. 1945 okt – 1000 m norde de epicentro – fotis Usona Armeo
48. HIROŜIMO: Tre verŝajne tiu fera ŝtuparo estis tre proksima al la epicentro; en la konstruaĵoj ĝis 800 mt de la epicentro, la eksploda vento forbalais ĉion kio estis ene. 1945 okt. – fotis Usona Armeo
49. NAGASAKO: La ferbetona muro de la lernejo por blinduloj fleksiĝis pro la eksploda vento; supre vidiĝas katedralo Urakami. 1945-nov. – fotis Usona Armeo
50. HIROŜIMO: La ŝtonbarilo estis misformita de la eksploda vento; ankaŭ la reloj leviĝis kaj tordiĝis, ĉu pro la eksploda vento, ĉu pro la eksterordinara varmego? 1945-08-11 – 1300 m de epicentro – fotis MIJATAKE Haĝime
51. NAGASAKO: La dua torijo (sankteja pordego) de sanktejo Sakomoto-maĉi, perdinta pli ol duonon de sia strukturo pro la eksplodo; malantaŭe videblas granda kamfor-arbo. 1945 – 800 m sude de la epicentro – fotis HAYAŜI Ŝigeo
52. NAGASAKO: En la fortresa stabejo de Nagasako gardosoldato malgrimpis de observejo post la signalo de ĉesinta danĝero; li demetis sian bajoneton, alkroĉis ĝin sur la panelon kaj malbotunumis la jakon; ĝuste en tiu momento li vidas la flamadon; lia ombro stampiĝis sur la lignan vandon. 1945Sept – – 3500 m sudoriente de la epicentro – fotis MACUMOTO Eiiĉi
53. HIROŜIMO: Sur la enirŝtupoj de banko Sumitomo sidis persono kun la dekstra kruro etendita kaj la maldekstra fleksita, pro la varmego sur la ŝtonaj ŝtupoj estas stampita ne forigebla ombro. 1945.11.20 – 250 m oriente de la epicentro – fotis Usona armeo
54. HIROŜIMO: Varmoradioj klare presis la ombron de manrado sur la gasrezervujon de gaskompanio ĉe Minami-ĉo. Utila indico por determini la pozicion de la epicentro. 1945.10.15– 2100 m sudoriente de la epicenro – fotis Usona armeo
55. HIROŜIMO: (a) La virinaj bluzoj sorbis la varmoradiojn nur ĉe la denskoloraj partoj. 1945 – sept – fotis Usona Armeo (b) La varmoradioj brulstampis sur la haŭton la striojn de la vesto, la pli malhelaj pli bone lasis trairi la radiojn. 1945 – sept . fotis KIMURA Keniĉi
56. HIROŜIMO: La elementa lernejo de Oosiba, konstruaĵo ne detruita, servis kiel provizora kuracejo. En angulo de klasĉambro patrino kaj ŝia infano, kovritaj per litaĵoj, ricevis ekzamenon de vizitanta kuracisto. 1945.10.11– 2400 m norde de la epicentro – fotis KIKUĈI Ŝunkiĉi
57. HIROŜIMO: (a) La patrino Jone, 31-jaraĝa, tute ne vundita ekstere, povis bone flegi sian filinon. Tamen, ĉirkaŭ unu monaton post la bombado, ŝi komencis plendi pro malordo de sia sanstato kaj la 18an de septembro ŝi eniris en hospitalon grave malsana; purpuraj makuloj (ekimozoj) sur la tuta korpo, sangado el la gingivoj kaj spirmalfacilo pro intensa tusado: tipa simptomaro de malsano pro radiado. Nur du-tri tagojn post la fotado ŝi mortis. (b) La dekdujaran filinon Jō-Ĉan la bombado trafis hejme, Premita sub falinta fridujo ŝi senskonsciiĝis, la dekstra kokso elartikiĝis, la vundoj sur la dekstra genuo kaj apud la maldekstra poplito grave pusis, ankaŭ ĉe la kapdorso estis vundo; du monatojn post la bombado ŝiaj haroj falas kaj daŭras diareo kaj febro, simptomoj de la atombomba malsano kaj kiel la patrino mortis. 1945.10.11 – fotis KIKUĈI Ŝunkiĉi
58. NAGASAKO: Ekde frumatene de la postbombada tago, tra la ruboj ankoraŭ fumantaj, daŭras vicoj de provizore formitaj savgrupoj kaj de individuoj serĉantaj siajn parencojn; ili tiel elmetiĝas al la restintaj radiadoj, kio kaŭzis al ne malmultaj personoj malpezajn simptomojn de la atombomba malsano kaj flankajn komplikaĵojn. 1945.08.10 – 700 m sude de la epicentro – fotis JAMAHATA Jōsuke
59. HIROŜIMO: La viktimoj, kies domoj estis detruitaj, vivas en la ferbetonaj konstruaĵoj, kiuj sukcesis rezisti al la eksplodo: ili kuŝas sur planko kovrita per simplaj matoj. 1945 sept – fotis Usona Armeo
60. HIROŜIMO: Maljunulino toleras la invadon de la muŝoj, reproduktiĝantaj laŭ eksternorma kvanto, post la bombeksplodo el la larvoj deponitaj ene de la vundoj de la viktimoj. 1945 sept – fotis Usona Armeo
61. HIROŜIMO: Geedza paro. La sinjorino surhavis eble ĉapelon aŭ tukon, kiu ŝirmis ŝian kapon kaj, verŝajne, ŝi ensorbis vizaĝe la varmoradiojn. 1945 sept – fotis Usona Armeo
62. NAGASAKO: Deksesjara knabo, trafita de la eksplodo dum li biciklis; la varmo difektis pli ol trionon de lia tuta korpo, kaj kaŭzis ankaŭ gravajn vundojn sur la brusto kaj la ventro. Ordinare brulvundito resaniĝas en unu monato, sed li bezonis tri jarojn antaŭ ol forlasi la malsanulejon; nun li estas patro de du infanoj, sed li ne ĝuas plenan sanon. 1946 Jan – fotis Usona Armeo
63. NAGASAKO: En la sportejo de la popola lernejo Ŝirojama estis tiun tagon granda grupo da lernantoj kaj instruistoj; ili estis preskaŭ ĉiuj mortigitaj kaj estis kremaciitaj sen ebleco je identigo. 1945 okt – fotis HAJAŜI Ŝigeo
64. NAGASAKO: Tagon post tago kreskadis la nombro de kadavroj; ĉiun tagon ie subĉiele oni kremaciis foje en ĉeesto de parenco, de kolego, sed aliaj kadavroj ne estas zorgataj. Dum la ankoraŭ varma aŭtuna vespero, morna malgajo kovras la funebrantajn familianojn. 1945 sept. – 1300 m de la epicentro – fotis MACUMOTO Eiiĉi
65. HIROŜIMO: Kvar sinsekvaj mortojn pro la atombombo registritaj sur tomboŝtono de iu familio. 1967 – fotis SASAKI Juiĉiro
66. Maldekstre videblas samgranda modelo de la urania bombo ĵetita super Hiroŝimo (Little Boy = eta kabo), dekstre tiu de la plutonia bombo ĵetita super Nagaski (Fat Man = dikulo). Ili estas nuntempe ekspoziciataj en la atoma muzeo en Albukerk, Nova Meksikio, Usono 1978, jun – fotis MACUŜIGE Joŝito
67. La japana fiŝkaptŝipo Fukurju Maru estis kovrita per la mortigaj cindroj kaŭzitaj de la unua eksperimenta eksplodo de hidrogena bombo, okazinta la unuan de marto 1954 super atolo Bikini, enkadre de eksperimenta serio pri nuklea armilaro, kiun Usono entreprenis komence de la kvindekaj jaroj. 1951.03.15 – haveno de Jaizu (Japanio) – fotis Jomiuri ŝimbun
68. TOKIO: La trafitaj fiŝmaristoj estis kuracataj en la malsanulejo de la tokia universitato: ili prezentis la samajn simptomojn – harfalado, sangoperdo de gingivoj – de la atombomba malsano; la 23-an de septembro de la sama jaro unu el ili – KUBOJAMA Aikiĉi – mortis lasinte mesaĝon: “Mi volus esti vere la lasta viktimo de atombombo”. Tiu eksperimento de la 15-megatuna hidrogenbombo markis la starton de la konkurado pri nukleaj armiloj.
69. HIROŜIMO: La Komerca Ĉambro, detruita de la atombombado, konata kiel “la domo de la atombombo” estas konservata kiel la atestsimbolo de tio kio okazis tiun tagon en Hiroŝimo. 1945 nov – fotis Usona Armeo
70. NAGASAKO: Dezerta vidaĵo ĉirkaŭ la eksploda subcentro, rigardata de la malsanulejo de la kuracista universitato de Nagasako. La konstruaĵo fore maldekstre estis elementa lernejo. “Ne plu okazu tio, kio okazis en Nagasako!” 1946 jan – 700 m sudoriente de la epicentro – fotis Usona Armeo

UEA afable dankas al Michela Lipari, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, pro kunordigo de la Salono 1: Memore.