Programo
Spektu la programon de la Virtuala Kongreso de Esperanto!
La prelegoj de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta de la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020, estis publikigita en la reto. Vi povas spekti ilin ĉi tie:
La program-tabelo similas al tiu de UK. La diversaj programeroj estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple Kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), distraj (koncertoj, kantado), kulturaj (literaturo, aŭtoraj momentoj), ekskursoj, prelegoj ktp. Ĉiu programero en la tabelo estos aktivigita (fariĝos retligilo) kiam ĝi estos alŝutita al YouTube. En la listo estas videblaj ĉiuj programeroj, kiuj jam estis aktivigitaj. Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj 100 spektaĵoj de la kerna VK-programo.
Via evento en MondaFest’ 2020!
Nia festivalo estas de la tuta komunumo: se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de MondaFest’ 2020 aŭ VK, bv. kontakti la organizteamojn pere de la Estraro de UEA: estraro-2019-kaj-observantoj@googlegroups.com. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org.
Programo (konstante ĝisdatigata)
- 19 jun – Antaŭfestivala Malfermo de Kanada Virtuala Kinejo (Junideka Festo)
- 20 jun – MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro
- 21 jun – MondaFest’ 2020: Inaŭguro de Kanada Virtuala Kinejo (Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj)
- 22 jun – MondaFest’ 2020: Festivala Lanĉo de Poŝtkarto de Espero
- 24 jun – MondaFest’ 2020: Kanada Virtuala Kinejo (Nacia Tago de Kebekio)
- 25 jun – MondaFest’ 2020: En Kontakto! Babilado inter aŭtoroj kaj redaktoro de la revuo Kontakto (Gasto: Raoni Sousa)
- 26 jun – MondaFest’ 2020: Tago de Azio kaj Oceanio (TAO)
- 27 jun – Literaturaj Momentoj: Trevor Steele (kunlabore kun E-Federacio de Nov-Sud-Kimrio)
- 27 jun – MondaFest’ 2020: 65-a AMO-seminario: “Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj”
- 28 jun – MondaFest’ 2020: Lanĉo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj
- 29 jun-03 jul – NASK 2020 1-a parto
- 1 jul – MondaFest’ 2020: Kanada Virtuala Kinejo (Tago de Kanado)
- 4 jul – MondaFest’ 2020: Mezorienta kaj Nordafrika Tago (MONAT’)
- 5 jul – MondaFest’ 2020: TEJO – Kia estonteco? Debato inter kandidatoj
- 06 jul-10 jul – NASK 2020 2-a parto
- 06 jul – MondaFest’ 2020: Kunpens(ig)ado – Esperanto kaj Universitatoj (kunlabore kun IrEA)
- 11 jul – MondaFest’ 2020: Lanĉo de “Omaĝe al Júlia Sigmond: 90” (voĉlegas Sara Spanò)
- 11 jul-18 jul – 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)
- 12 jul – 18 jul – 68-a Landa Kongreso de Esperanto-USA
- 18 jul – 26 jul – SES kaj SEP – Somera Esperanto-Studado kaj Somera Esperanto-Programado
- 20 jul – MondaFest’ 2020: Kunpens(ig)ado – Esperanto kaj Universitatoj (kunlabore kun IrEA)
- 25 jul – 31 jul – Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI)
- 31 jul – "La Eta Princo": konversacio kun Francisko Lorrain, kunlabore kun Akademio Literatura de Esperanto
- 01 aŭg-08 aŭg – MondaFest’ 2020: Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)
- 08 aŭg – Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: unua kunsido
- 09 aŭg – MondaFest’ 2020: Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo
- 10 aŭg – MondaFest’ 2020: Klerige: Fremdaj kaj geniaj objektoj el nia mondo – kun Sylvain Lelarge
- 11 aŭg – MondaFest’ 2020: Klerige: KER-ekzamenoj – kun Katalin
- 12 aŭg-16 aŭg – 1-a Brazila Reta Esperantista Junulara Kongreso (BREJK)
- 15 aŭg – Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: dua kunsido
- 15 aŭg – Paralela Universo (virtualaj aŭ surlokaj renkontiĝoj)
- 16 aŭg – Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: tria kunsido
- 17 aŭg – MondaFest’ 2020: La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 1 – la socia bazo
- 22 aŭg – MondaFest’ 2020: Tago de Eŭropo
- 22 aŭg – MondaFest’ 2020: La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 2 – socia infrastrukturo
- 23 aŭg – MondaFest’ 2020: Tago de Afriko
- 23 aŭg – 29 aŭg – Gustumado de la Itala Kongreso
- 30 aŭg – MondaFest’ 2020: Tago de Ameriko
- 31 aŭg – MondaFest’ 2020: La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 3 – protekti la naturon
- 05 sep – Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: tria kunsido (daŭrigo)
- 05 sep – MondaFest’ 2020: “Lumas en paseo feliĉo perdita”: la dulingva eldono de la dramo Baladina kadre de la pola Nacia Legado
- 06 sep – MondaFest’ 2020: Akcepto de Societo Zamenhof
- 06 sep – MondaFest’ 2020: Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA
- 12 sep – 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
- 19 sep – MondaFest’ 2020: Tago de Veteranoj
- 20 sep – MondaFest’ 2020: Tutmonda Arbo-plantado
- 20 sep – MondaFest’ 2020: Printempa Inaŭguro